Kio?

ĈAR estas pornovula, junulara renkontiĝo kiu ĉi-jare okazos de la 10-a ĝis 12-a de novembro en Teŝino.

Kial?

ĈAR komencantoj

Multaj emas lerni Esperanton, sed ĉiutagaj taskoj estas tiom elĉerpantaj... Do ni kreas la okazon dediĉi unu semajnfinon por gustumi ĝin - okazos kursoj por tutkomencantoj!

ĈAR komencintoj

La dua celo de ĈAR estas ebligi al tiuj, kiuj jam iom kursumis praktiki internacian lingvon en internacia medio. (Kaj por spertuloj estas okazo ekkoni polajn, ĉeĥajn kaj slovakajn genovulojn!)

ĈAR PEJ kaj ĈEJ

Ĉi-jare ĈAR organizas PEJ kaj ĈEJ

Kurso de esperanto

Kurso por komencantoj kaj novuloj

Granda publika programero

Vivantaj esperantistoj ĉirkaŭ vi

Eksciu kiom vi jam kapablas paroli!

Amuziĝo!

Imagu, ke ne temas nur pri bierumado.


Por okazigi ĈAR ni bezonas ĈARman lokon. Post la lasta Liptovský Mikuláš ni ĉi-jare elektis Teŝinon.

Teŝino estas tre ĈARma urbo kun longa historio. Ĝia historio komenciĝas en la 9-a jarcento, kiam sur tiu tereno ekloĝis unu el slavaj triboj. Ĝi ekhavis urbajn rajtojn en 1220 kaj dum pluraj jarcentoj – ĝis la fino de la unua mondmilito – ĝi estis la ĉefurbo de la Teŝina Princlando. Tra Teŝino fluas la rivero Olzo (Olza / Olše), kiu estas samtempe landlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Oni do povus nomi Teŝinon la plej ĉelima urbo en tiu regiono!

Nia ĈAR okazos en la hostelo 3Bros, kiu troviĝas en la historia urbocentro de Teŝino (en la pollanda parto), ĉe strato Mennicza 14 (la enirejo troviĝas ĉe strato Bóżnicza).

Cieszyn

La baza kotizo por la aranĝo estas 150 PLN

Tiu prezo inkluzivas du tranoktojn kun matenmanĝoj, program-kotizon kaj ekskursojn.

Aplikiĝas jenaj rabatoj kaj malrabatoj:

  • -25 PLN, se ĈAR 2017 estas via unua Esperanto-aranĝo
  • -25 PLN, se vi estas membro de PEJ en 2017 (se ne, eblas membriĝi jam ekde 10 PLN jare!)
  • -15 PLN, se vi estas membro de ĈEJ en 2017 (se ne, eblas membriĝi!)
  • +10 PLN, se vi ne antaŭpagos almenaŭ 60 PLN antaŭ la aranĝo – cetere, ni kore invitas vin pagi tuj la tuton!
  • Eblas pagi, krom en polaj zlotoj (PLN), ankaŭ en: ĉeĥaj kronoj (CZK), eŭroj (EUR) kaj hungaraj forintoj (HUF), laŭ jenaj kurzoj: 100 PLN egalas al 23,80 EUR, 622 CZK aŭ 7250 HUF. Tiuokaze oni rondigu la kotizon supren ĝis plenaj 5 EUR/100 CZK/500 HUF. Surloke ni akceptos pagojn en CZK, EUR kaj HUF nur en monbiletoj.

Eblas antaŭpagi per jenaj manieroj:

  • en zlotoj al la bankokonto de PEJ: 08 1240 1037 1111 0010 6246 8214 – nur enlandaj ĝiroj!
  • en eŭroj al la UEA-konto de PEJ: peja-l (vidu la priskribon pri la pagoj ĉi tie) – ĝis la 15-a de oktobro
  • al unu el la perantoj: Romualda Jeziorowska (Vroclavo romualda.jeziorowska@pej.pl), Vít Guglielmo Mišurec (Prago caffeguglielmo@gmail.com), Tobiasz Kubisiowski (Krakovo/Varsovio tobiasz.kubisiowski@pej.pl), Andi Münchow (Hanovro andim@gmx.li)

Pagante ĉiam menciu vian nomon kaj la celon (ĈAR 2017).

Tiam ne hezitu kontakti nin – skribu al cxar@pej.pl!

pola esperanto-junularo

La plej facila kaj komforta eblo por atingi Teŝinon el la pola flanko estas per buso el Krakovo (ĉ. 150 minutoj) aŭ el Katovico (ĉ. 90 minutoj). El Krakovo uzu la busfirmaon Lajkonik, kiu iras pli-malpli ĉiun horon de la ĉefa busa stacidomo, tuj apud la trajna stacidomo – vidu la horaron. La bileto kostas 22 zlotojn.

Similofte iras la busoj el Katovico – de Plac Andrzeja, apud la trajna stacidomo, de la busfirmao BusBrothers – vidu la horaron. La bileto kostas 15 zlotojn.

La busoj haltas en Teŝino apud la kastelo, t.e. ĉe strato Dojazdowa. La ĈAR-ejo estas ĉirkaŭ 10 minutojn piede for (vidu la mapon).

Alternative oni povas uzi trajnon. Serĉu konekton al “Cieszyn” pere de http://rozklad-pkp.pl/en. La trajnstacio troviĝas ĉirkaŭ 10 minutojn piede de la ĈAR-ejo (vidu la mapon).

El Ĉeĥio la plej bonaj konektoj estas per trajno al la stacio “Český Těšín”. Serĉu ilin ĉe jenaj kompanioj: ČD, RegioJet kaj LEO Express. El Český Těšín promenu ĉirkaŭ 20 minutoj al la ĈAR-ejo laŭ la mapo.


Aliĝante vi konsentas obei jenajn regulojn:

  1. Mi tralegis la tutan ĉi-paĝon kaj agnoskas ĝian enhavon.
  2. Mi ne malhelpos planitan okazigon de la programo - se mi ne ŝatos mi ĝin ne partoprenos.
  3. Mi purigos kuirejon uzinte ĝin.
  4. Mi purigos banĉambron uzinte ĝin (nu, pli-malpli).
  5. Mi strebos dormi en mia lito.
  6. trankvile, estis ŝerco :D
  7. Mi estos komprenema al novuloj - mi tradukos por ili el esperanto kaj certigos ilian bonfarton. ;-)
  8. Mi rajtigas la organizantojn uzi fotojn farotajn dum la evento por reklamado de PEJ, ĈEJ, TEJO kaj Esperanto ĝenerale.
    Samtempe la organizantoj informas, ke se iu foto povos iĝi problemo por vi aŭ simple ĝenos vin (ekzemple pro stranga mieno, kun neprecize via koramik(in)o en nepreciza situacio kaj similaj :-D ) - simple informu pri tio!